Malkovriĝas planoj de TEJO-Prezidinto por "granda purigo de Esperantujo"
Dokumento trovita en la Organiza guglodisko priskribas planojn de "granda purigo" por "forigi la perfidulojn de Esperantujo". Laŭ metadatumoj, tra la kreintoj kaj posedantoj de la dokumento estas la TEJO-prezidinto Albert Stalin Garrido, konstatis esploro-teamo de Ibera Polio.
Dokumento trovita en la Organiza guglodisko priskribas planojn de "granda purigo" por "forigi la perfidulojn de Esperantujo". Laŭ metadatumoj, tra la kreintoj kaj posedantoj de la dokumento estas la TEJO-prezidinto Albert Stalin Garrido, konstatis esploro-teamo de Ibera Polio.
En disko de Guglo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), nomata de la stabanoj “TEJO-Oficejo”, estis trovita dosiero kun ampleksaj priskriboj de plano por “purigi” Esperantujon.
Laŭ informoj trovitaj en la metadatumoj, la 276-paĝa dokumento, nomata Granda Purigo de Esperantujo, estis verkita en 2022 kaj, malgraŭ esti nuntempe posedita de la TEJO-retadreso, estis kreita de Albert Garrido. Ankaŭ en 2022 okazis la ekprezidantiĝo de Stalin Garrido ĉe TEJO. Indikoj montras, ke la unuaj skizoj de la teksto jam ekzistis antaŭ lia elektiĝo.
La teksto detaligas la planojn de Garrido por “forigi" la anojn de Esperanto-organizoj, kiuj "estas ideologie danĝeraj por Esperantujo". Ĝi priskribas strategiojn por "perforte kabeigi" homojn, samkiel por forigi pruvojn de la ĉeesto de tiuj homoj, kiel bildredaktado. La listo de forigendaj homoj enhavas interalie raŭmistojn, desubismajn finvenkistojn, redaktantojn de Libera Folio, esperantistojn je “alta kaj mezalta risko de kabeiĝo", homojn "suspektinde” aktivajn en la Tokipono-komunumo kaj "eblajn kaŝajn Idistojn”.
Kontaktita de la redaktistaro de Ibera Polio por prikomenti la temon, Albert Stalin Garrido ne respondis. Kaj kiam la nuna ĜenSek provis transdoni la posedon de la dosiero al la retadreso de Albert, la invito estis rizufita. Aldonindas, ke post unu tago, unu el niaj redaktistoj ricevis anoniman mesaĝon enhavantan la vortojn “Vi vicas en la listo".
✍️ Legu en la Iberpolia Telegramkanalo!
















