La Maro Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas Vi, maro, ĉe ŝtona deklivo. Kiel fingroj la ondoj eterne Harpadas la fugon de l’ vivo. Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas. Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas Vi, maro, en paco kaj ĝojo. Vi harpas ĉielan arion El la libro de Lakta la Vojo. Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas. Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas… En viaj okuloj, ho maro, Rebrilas la kanta notaro Dum vi ludas el Lakta la Vojo. Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas… Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas! Uragano per fulmo kolera Vipadas la pluvan ventegon; Kun la tondro vi muĝas kantegon, Unu kosman peanon la sorto. Jen muziko timiga, mistera, Pri ŝanĝiĝo, naskiĝo kaj morto… Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas…
Tagulo (pseŭdonimo de H. B. Hyams), ‘La Maro’ (verkita originale en malliberejo), Sennacieca Revuo 42-43 (1927), 100.

















