Promenado post longa tempo. Malrapida pacado de nuboj helpas al unu forgesi pri kutimaj malagrablaĵoj de la vivo.
Xuebing Du
Monterey Bay Aquarium

if i look back, i am lost
Today's Document
Three Goblin Art
AnasAbdin

#extradirty
DEAR READER
I'd rather be in outer space 🛸
cherry valley forever
sheepfilms
🪼
2025 on Tumblr: Trends That Defined the Year
hello vonnie
Not today Justin
KIROKAZE

izzy's playlists!
Cosmic Funnies
Alisa U Zemlji Chuda
seen from United States
seen from Chile

seen from Germany

seen from Greece

seen from Malaysia
seen from Italy

seen from Singapore
seen from India
seen from United States

seen from United States

seen from Greece

seen from United States

seen from United States

seen from United States

seen from United States

seen from United States

seen from United States
seen from United States
seen from Bangladesh

seen from United States
@tagguto
Promenado post longa tempo. Malrapida pacado de nuboj helpas al unu forgesi pri kutimaj malagrablaĵoj de la vivo.

Anya is live and ready to show you everything. Watch her strip, dance, and perform exclusive shows just for you. Interact in real-time and make your fantasies come true.
Free to watch • No registration required • HD streaming
Finfine tiu mallonga tempo de la jaro, kiam estas nek tro varme nek tro malvarme.
I found these great images here.
Promeno en nokta urbo
Aŭtuno venas

Anya is live and ready to show you everything. Watch her strip, dance, and perform exclusive shows just for you. Interact in real-time and make your fantasies come true.
Free to watch • No registration required • HD streaming
Post longa tempo mi sentas bone. Despite la daŭra rekonstruado. Despite ke mi decidis ŝanĝi bon-salajran laboron. Despite malbona etoso de mia koramikino (baldaŭ patrino). Stranĝa. Stranĝa, sed bona.
Estas tagoj kiam mi vekiĝas je la unua alarmo... kaj estas lundoj kiam ne.
Unua promeno kun la estonta patrino.
Fuŝa mateno. Mi nesukcis kapti mian unuan buson ĉar mi forgesis preni materialojn por laser-gravuraĵado por mia amiko. Do mi revenis. La dua tempe mi revenis por la gantojn, ĉar matene bedaŭrinde sufiĉe frostas. Tria tempe mi devis reveni kiam mi, jam en buse, eksciis ke mi ne havas nek monujon kun la sezona bus bileto nek identilon. Per unu longa salto mi eligis de la buso trans la fermiaintajn pordojn laŭ la stilo de Indiana Jones. Do mi furzas al la unua labor horo kaj pli volonte mi kafumos en kafejo de amiko. Interese mi ne tiom drinkis hieraŭ, sed mi planis hodiaŭ. Ĉu ekzistas retroaktiva postebrio?
Printempo proksimiĝas!

Anya is live and ready to show you everything. Watch her strip, dance, and perform exclusive shows just for you. Interact in real-time and make your fantasies come true.
Free to watch • No registration required • HD streaming
Bonan matenon. De hodiaŭ mi decidis pli puŝi esperanton ĉe mia koramikino (nun jam edzino :)). Ŝi lernis e-on ĉe kurzo antaŭ kelkaj jaroj kaj ŝi pli-malpli komprenas, sed estas evidenta, ke al ŝi mankas parolsperto. Ho ve, estas evidente eĉ je mi. Do kun la bebo sur voje, kiun mi volas denaskuligi, ni ambaŭ devos komenci pli uzi e-on. Mi antaŭĝojas ĉi defion.
Dudek tria... plejbona tempo por prizorgi iajn kristnaskdonacojn.
Promeno hejmen, bedaŭrinde jam sufiĉe malhele
Kristnasko venis ĉijare pli frue :)
Ludotempo kun edzino! (ne tiu en la dormoĉambro)

Anya is live and ready to show you everything. Watch her strip, dance, and perform exclusive shows just for you. Interact in real-time and make your fantasies come true.
Free to watch • No registration required • HD streaming
Jen la rakonto...ne legu se vi ne volas, mi nur volis skribi ĝin.
Jen la afero pri mia koramikino, mia amiko kaj mi.
Antaŭ 14 jaroj, dum mezlernejo, mia amikara grupo kalkulatis je 5 homoj, kun mi ene. Pasadis la tempo kaj tiu lerneja rilato neniam frakasis, neniam disiĝis. Antaŭ 8 jaroj, Johnny, unu el tiuj amikoj, iris for al milita servo kaj poste al milita lernejo. Tri jaroj poste li revenis.
Antaŭ 7 jaroj mi enamiĝis de mia nuna koramikino. Ni nun loĝas kune kaj ekplanadas nian nupton, kun la helpo de niaj aliaj amikoj.
La tempo estas longa. Kaj ĉio estis bela. Sed antaŭ du monatoj mi rimarkis en li alispecan intereson, krom la kutiman amikecan rigardon, li ekhavis aman intereson. Mi tion rekte demandis lin kaj ŝin. Ambaŭ neis. Li pro tio ke “tiajn agojn oni ne faras al amiko”. Ŝi pro sia vera amo al mi.
Mi suferis pro ĵaluzo dum kelkaj semajnoj. Ĝis kiam mi pensis ke aŭ ĉio estus tiel bone aŭ li irus for. Mi kalmiĝis tute. Mi pretadis por perdi lin aŭ ŝin, en la malplejbona okazo. Kaj pasintsemajne ĉio ŝanĝiĝis. Ĉio.
Sabate mia koramikino estis operaciita kaj bezonis ripozon. Ŝi loĝiris ĉe la gepatroj. Dimanĉe kiam mi alvenis ĉe ŝi, tie estis Johnny. Nenio strange, do li laboras tre proksime al ŝia gepatra domo, kaj ĉar ili developis tre fortan rilaton dum la lastaj du jaroj, estus normale ke la plej bona amiko irus viziti sian plej bonan amikinon.
Lunde kaj marde mi kvazaŭ loĝis ĉe la gepatroj, do mi prizorgis mian fianĉinon. Kaj eventuale, vespere, Johnny aperis ĉe la pordo. Mi neniam suspektis lin, kaj ni kune akompanis ŝin ĉe la lito, ĝis kiam mi devis iri kaj lasi ilin solaj. Sed nenio aperis tra mia kapo.
Merkrede estis ŝia naskiĝdatreveno kaj mi organizis al ŝi etan amikplenan renkontiĝon ĉe la gepatroj. Kaj kiam mi alvenis, tie jam estis li kaj ŝi sidantaj sur la sofo. Mi salutis ilin kaj do, tiam mi rimarkis strangan etosŝanĝon. Mi ne prizorgis.
La festeto estis sukcesa kaj deko da amikoj venis. Johnny veturis min hejmen per sia aŭto, kaj li ludis muzikon de sia poŝtelefono. Mi ne ŝatis la tiaman kanzonon, do mi prenis la telefonon kaj ekserĉis alian kanzonon. Aperis mesaĝeto de mia fianĉino “pardonu min…” mi ne zorgis….pri kio ili parolis ne estis afero mia.
Alveninte hejmen li ŝajnis stranga, sed mi rilatis ĝin al dormemo. Ĵaŭde, la sekvan tagon, ŝi telefonis min diranta “ni devas paroli”. Tio estas ĉiam zorgiga en la kapo de ĉiuj homoj. Mi tre nervoziĝis kaj ne povis labori tre bone. Alveninte ĉe ŝi, ŝi ploretis, kaj certe ŝi plorintis. Mi demandis kio okazas kaj ŝi diris “via ĵaluzo ne estis senfunda, mi ne plu povas esti amikino de Johnny” kaj diris al mi ke li diris al ŝi ke li amas ŝin kaj ke en tiu punkto nenio plu gravas ol esti kun ŝi, ol kisi ŝin kaj fari ŝin feliĉa. Kio diable? Mia amiko?? Kun mia fianĉino???
Fine ŝi diris ke ili neniam faris ion stultan, ke ŝi amas min kaj preferas perdi sian amikecon kun li multe pli ol min. Sed tio estus tre malfeliĉa afero, ĉar ili tre bone rilatis kiel amikoj. Mi vidis kiel li kaj ŝi havis fortan ligon per siaj ŝatoj kaj humuroj. Mi ĝojis ĉar li ankaŭ estis mia plej bona amiko, kaj nun li estis ankaŭ ŝia!
Kia idioto mi.
Post ŝi rompis lian koron, mi tuj telefonvokis lin kaj demandis kiel li fartis. Li diris ke li ne volus senti tion por ŝi, sed li ne povis kontroli tion. Ke li amas ŝin, kaj ke li esperas ke ni estos tre feliĉaj kune. Mi ridetis ĉar mi konis malmulton kaj esperis ke mia amiko solvus siajn mensproblemojn por reveni kiel la plej bona amiko de ĉiam.
Sekvatage mi legis la leterojn. Ŝi ilin oferis al mi por koni certe kion li sentis por ŝi. Tiam min perdis la amiko. Leginte la leterojn mi estis furioza besto kun sanga soifo. Li, mia frato, mia plej malnova amiko, diris al ŝi ke ŝi lasu min por fuĝi kun li, ke li estas pli bona viro ol mi, ke ili kune estus pli feliĉaj ol ni estas nun, ke tio kaj tio alia, ke multaj aferoj pli bonas de li, ke lia aŭto, ke liaj videoludoj, ke lia mono…kio diable okazas al li? Kiam li iĝis tiom konfuzi amon ĉe amikeco? Kiam li komencis vidi min kiel subulo?? Kiam…?
Mi do, estante la furiozulo tiama, sendis al li mesaĝon “haltu vundi vin, haltu ĉagreni ŝin, haltu fari min furioza, vi, perfidulo.”
Perfidulo. Mi fidis lin. Li perfidis min. Li rompis la regulojn de la amikoj. Li decidis iri antaŭen per siaj sentoj. Li decidis kompari sin kun sia amiko. Li decidis daŭri la fiagadon kaj insultis min. Li perdis mian respekton. Li perdis min kiel amikon kaj apogon. Mi perdis nenion, ĉar almenaŭ mi amikon ne havis en li.
perfido: treason (or: by trust)
Estas eĉ pli malfeliĉ-furioziga ol mi pensis :-/
Li foriris.
Mi ĝin antaŭvidis, mi diris Vi enamiĝus de ŝi, mi diris Ŝi ne amos vin, mi diris Ŝi estas kun mi, vi sciis.
Vin amas mi, vi diris Ŝi amas min, ŝi diris Mi amas vin, mi diris Bedaŭrinde, ni estis tri.
Ŝi estos kun mi, ŝi diris Vi iros for, vi diris Mi amas vin, amiko mia Vi mankos nin, amiko nia
Vi foriris, kaj ne revenis Vi ne respondis, nek respondos Vi malaperis, vi penis Ŝi kaj mi estas kune, tiel estos.
Pardonu min, mia amiko Vi mankas min, vi ne imagas Mi pardonis vin, kia kompliko Sed foriris vi, vi nun sangas.
Ho ve, ĉu bazita de la via vivosperto?