Bonan matenon. De hodiaŭ mi decidis pli puŝi esperanton ĉe mia koramikino (nun jam edzino :)). Ŝi lernis e-on ĉe kurzo antaŭ kelkaj jaroj kaj ŝi pli-malpli komprenas, sed estas evidenta, ke al ŝi mankas parolsperto. Ho ve, estas evidente eĉ je mi. Do kun la bebo sur voje, kiun mi volas denaskuligi, ni ambaŭ devos komenci pli uzi e-on. Mi antaŭĝojas ĉi defion.











