Jen io nova. Ĉu vi konas la bonan vortaron ĉe tujavortaro.net? Ĝi estas rapidega kaj libere havebla. Nu, ĝi ne estas nur libere uzebla! Male, vi povas elŝuti la bazan kodon kaj instali ĝin mem.
Vi ankaŭ povas ŝanĝi la fontojn de la datumbazo. Kio estas ekzakte kion mi faris ĉi tie, aldonante al la ekzistantaj tradukoj ankaŭ la tradukitajn erojn el la Esperanta Vikipedio.
Mi kutime uzas Vikipedion kiam mi devas traduki ion, kion oni ne kutime trovas en vortaro. Ekzemple Harry Potter, kiu ja ne aperas tie. Sed ankaŭ nomoj de geografiaĵoj estas tiaj, aŭ sciencaj konceptoj.
Do, se vi ofte uzas Vikipedion por eltrovi tradukon de vorto en la Esperantan, vi povas uzi ĉi tiun version. La reteja ligilo estas https://www.mrgazz.com/vikituja .
[Aldone, ankaŭ haveblas elekto de tuta vorto per nuliga klavo, kiel ĉe vortaro.net.]
Ĝuu!














