11a Majo, 2013: Unu el viaj timoj
Multe da homoj, kiam io ilin timigas, aĹ batalas aĹ kuradas. Ne mi. Kiam mi ektimas, mi ekhaltas, kiel cervo je la reflektoroj de venanta aĹto. Dum mia tuta vivo, mi ĉiam estis ĉirkaĹata de homoj, kiuj min amas kaj min protektas. Mi neniam devis timi ion ajn, ĉar miaj homoj min helpus, se io estis timinda. Tial, kiam timindaĵo trovas min, mi instinkte haltas.
Tial, unu el miaj plej grandaj timoj estas soleco - ke iam vera danÄťero trovos min, kaj miaj homoj - miaj amikoj kaj familio - ne estos tie kun mi. Mia tuta defendo estas homoj. Sen ili, mi ne scias kion mi farus, kiel min defendi.









