Surprizaj Etimologioj
Albumo - el la latina “album”, “blanka”, “blankaĵo”. Originale, temis pri blankpaĝa libro, en kiu oni povis skribi notojn aŠdesegni
Avokado - el la naĹatla (azteka) “ahuakatl”, kiu ankaĹ signifas “testiko” (supozeble, la aztekaj havis grandegajn testikojn)
Gripo - el la germana “Grippe”, kiu devenas el malnova vorto signifanta “kapti”, kiel en la angla “to grip”
Handikapo - el la angla “hand in cap”, “mano en ĉapo”, ŝajne pro ludo tiel nomata aŠpro kutimo meti vetaĵoj en ĉapo
Hipoteko - el la helena “hipo + titemi”, “sub + meti”. Kiel kun la Esperanta “meti” la helena “titemi” signifas diversajn aferojn, do ne certas kiun precizan signifon oni celis
Hipokrita - el la helena “hipo + krino”, “sub + aserti”, kiu movis de “respondi” al “aktori” kaj de tie al “ŝajnigi” en facile komprenebla sinsekvo
Itrio, terbio, erbio, iterbio - kvar kemiaj elementoj, ĉies ĉi nomoj venas de la vilaĝo de Ytterby en Svedio, en kies ercoj oni trovis la kvar. La nomo de la vilaĝo mem signifas “ekstera vilaĝo”
Jogo - el la hinda “yoga”, kiu signifas “unuiÄťo” aĹ, pli memoreble, “jugado”, ĉar per jogo oni kunjugas korpon, spiriton, kaj animon
Katastrofo, apostrofo - el la helena “kata + strofe” kaj “apo + strofe”, kiuj laĹvorte signifas “kontraĹ + turno” kaj “for + turno”
Kazino - el la itala “casino”, kiu originale signifis “dometo”, sed nun ankaŠsignifas “bordelo”. (Kiajn dometojn havis tiuj fi-Italoj?)
Kino - el la germana “Kino”, ĝi estas mallongigo de “kinematografio”. La helena radiko “kinema” indikas movadon (de subjektoj en bildoj)
Kobalto (elemento kemia) - el la germana “Kobold” (koboldo), ĉar oni kulpigis koboldojn pro morto de ministoj, mortigitaj de arseno en kobalta erco
Kvaranteno - el la itala “quarantina”, “pli malpli kvardek”, la nombro da tagoj dum kiuj oni kvarantenis ŝipojn el pestaj landoj. Originale la nombro devenas de la nombro da tagoj dum kiuj Jesuo estis en dezerto
Malario - el la itala “mala + aria”, “malbona aero”, ĉar oni ne sciis, ke la malsano estas kaĹzata de anofelo kaj kulpigis la aeron mem
Mansardo - el la nomo de la fama Franca arkitekto Francois Mansart, kiu ŝatis uzi mansardojn en siaj planoj
Minuto - el la latina “minutus”, “disigita”, ĉar minutoj estas disiĝo de horo
Momento - el la latina “momentum”, mallongigo de “movimentum” aŠ“movado”. Originale, ĝi indikis la plej malgrandan pezilon kiu movis pesilon, kaj poste mem moviĝis al indikado de tempero
Mumio - el la persa “mum”, “vakso”
Muskolo - el la latina “mus + culus”, “museto”, ĉar muskolo aspektas kiel malgranda muso movanta sub haĹto
Orkid(e)o - el la helena “orĥis”, “testiko”, supozeble pro simileco de la floro al skroto
Pandemonio - el la helena “pan + demon + io”, ujo de ĉiuj demonoj
Parazito - el la helena “para + sitos”, “apud + manĝo”, originale indikis iun kiu manĝas ĉe iu alia, t.e. kiu trompas per meminvitado
Pedanto - originale el la helena “paidos”, “infano”. Ĝi estis iama titolo de instruistoj en mezaĝaj italaj lernejoj
Pingveno - el la kimra “pen + gwyn” aŠ“kapo + blanka”. Se vi memoris, ke pingvenoj ne estas kape blankaj, vi tute pravas, kaj originale temis pri tute alia birdo
Salato - ne hazarde sonas kiel participo de “sali”. Ĝi originale estis el la latina kaj ankaŠtie signifas “salita”
Sekundo - el la latina “secundus”, “dua”, ĉar sekundoj estas dua disiĝo de horo (malantaŠminuto - kiu devus vere esti “primus minutus” aŠ“unua disiĝo”)
Silueto - el la nomo de financministro de Francio dum la lastaj jaroj de la dekoka jarcento. Onidire, taksado dum tiuj jaroj estis altega, do nur haveblis malmultekostaj portretoj - kaj neniu portreto estus malpli multekosta ol silueto. La nomo estas origine baska kaj signifas “truplena”
Ĺśakmat! - el la persa “ŝaÄĄu mata”, “reÄťo mortis”. Dum Esperanto havas la titolon “ŝaho” por reÄťo de Irano, la radiko “mat-” troviÄťas en “matadoro”, el la hispana “matador”, mortigisto (de taĹroj)
Torpedo - el la latina “torpeo + edo”, “ŝoki + aĵo”, kiu originale estis genro da fiŝoj kiuj ŝokas per elektro
Viskio - el la irlanda “uisce”, “akvo”
Vodko - el la rusa “vodka”, “akveto”














