Ĉiutaga pano
En policejo, sinjorino denuncas almozulon. Ambaŭ kverelas. La policestro demandas lin:— Ĉu estas vere, ke tiu virino donis al vi panon?— Jes ja, sinjoro policestro.— Nu, maldanke kaj fie vi ĵetis ŝtonon, kiu rompis ŝian fenestron…— Tio ne estis ŝtono, sinjoro policestro. Tio estis la pano, kiun ŝi donis al mi! (Nekonata aŭtoro. El la portugala lingvo.)
View On WordPress














