Bonvenon al mia blogo!
Saluton! Mi estas Alizo de Vorto De Mi (A Word From Me [EN])
Mia blogo celas esti multuzebla spaco por ĉio Esperanta kaj literatura. Ĝi inkluzivos miajn verkojn, planojn, kaj ideojn - tute (aŭ almenaŭ plejparte) en Esperanto! Se vi pensas, ke vi ŝatos tion, bonvolu resti!
Mi volis krei ĉi tiun blogon dum longa tempo, sed mi rekomencis pripensi ĝin post Esperanto-tago. Mi volas aldoni pli da Esperanto al la interreto, kaj por la komencantoj kaj por la fluantoj. Mi volas fine verki mian propran verkon en Esperanto, kaj dividi ĝin kun la mondo.
Bonvolu rimarki, ke mia Esperanto certe ne estas perfekta. Mi faros erarojn.
Ĉiuokaze, dankon pro legado!
(Ankaŭ! Mi havas anglan blogon pri lingvistikoj kaj lingvolernado, se vi interesiĝas. Jen!)













