Karikaturo pri la nuntempa politika situacio en Hispanio. La ĉefministro de la lando, Mariano Rajoy, kontraŭstaras la emon sendependiĝi de la registaro de Katalunio, plej orienta parto de la lando. Li maldungis la tutan estraron de la landoparto kaj balotigis la katalunojn. Malfeliĉe por li, ili reelektis la malnovan registaron - aŭ almenaŭ partiojn favorajn al sendependiĝo.
Premadi aĵon ofte malgrandigas ĝin. En politiko, okazas ofte la ekzakta malo.
(Aldone, jen momento kiam vi povas vidi uzon de la konstruaĵo “ju pli... des pli...”)










