Ĉu vi serĉas receptojn, kiuj antaŭenigas bruligadon de grasoj kaj perdo de pezo? Ĉu vi bezonas ampleksan gvidilon riĉan je paleo-receptoj? La recepto de kuirlibroj de Paleohacks estas unu el la plej simplaj kaj plej ampleksaj gvidiloj kiam temas pri facilaj receptoj de paleohacks. La ideo de la programo de paleo perdo de pezo estas bazita sur tio, kion niaj antaŭuloj kutimis manĝi, kiu konsistis…
Anya is live and ready to show you everything. Watch her strip, dance, and perform exclusive shows just for you. Interact in real-time and make your fantasies come true.
✓ Live Streaming✓ Interactive Chat✓ Private Shows✓ HD Quality✓ Free Actions
Free to watch • No registration required • HD streaming
La kvin plej bonaj originalaj Esperantaj libroj, kiujn mi jam legis
Mi diras al iu, kiu lernas Esperanton, ke legado de Esperantaj libroj estas tre grava. Tiel oni povas ekoni la “sonon” de la lingvo (t.e. kiel oni kutime ordigas vortojn en frazoj, kiel oni esprimas ideojn, kiujn oni esprimas en la angla per idiomaĵoj, ktp.) kaj per tio ekpovi determini ĉu iu lingvaĵo estas gramatike ĝusta sen uzo de vortaroj/lernolibroj. Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi legis ĉefe tradukitajn librojn de anglalingvaj verkoj, sed post iom da tempo mi decidis klopodi legi plejparte originalajn Esperantajn librojn, ĉar tiel mi esperis lerni iom pri “Esperanta Kulturo.”
Por Zamenhof-tago ĉi-jare (iom frue) mi verkas liston de originalaj Esperantaj libroj, kiujn mi plej ŝatas. Mi esperas ke ĉi tio inspiros homojn (komenci) legi ĉi tiajn librojn. Mi ne scias ĉu ĉiu el ĉi tiu listo estas trovebla interrete, sed mi aĉetis ilin plejparte de Esperanto-USA.
5. La Kastelo de Vitro (de John Francis)
Ĉi tiu libro ekzistas por infanoj, aparte pre-adoleskuloj. Tial la uzo de la lingvo estas simpla kaj taŭgas por komencantoj. Ĝi temas pri du infanoj, Ernesto kaj Stela, kiu trovas pordon al fantazia mondo, kie troviĝas strangaj estaĵoj kiel kavaliroj, marvirinoj, drakoj, ktp. Mi imagas, ke se mia patro parolus Esperanton, li estus laŭtleginta ĉi tiun libron al mi, kiam mi estis infano. La intrigo ne estas aparte interesa, sed tre taŭgas por infanoj. Se vi emas ŝati librojn por tiom-aĝaj homoj, mi rekomendas ĝin al vi.
4. Regulus (de Lorjak)
Mi diris antaŭe pri “Fajron sentas mi interne” ke tiu libro estas kvazaŭ la Esperanta versio de “The Catcher in the Rye.” Simile, mi dirus pri “Regulus” ke ĝi estas kvazaŭ la Esperanta versio de “A tale of two cities” (kvankam, tio eble iom troigas ĝian kvaliton). Mi pensas tiel pro la loko en kiu la intrigo okazas (Parizo) kaj la granda kvanto da roluloj, ĉiu el kiuj havas sian propran sub-intrigon. Mi longe intencis relegi ĉi tiun libron, ĉar kiam mi unue legis ĝin, mi ne tute povis kompreni la sufiĉe altnivelan uzon de Esperanto. Mi ja komprenis, ke la intrigo penas instrui interesan lecionon pri “honesteco”, sed mi ne povis scii ĉu ĝia difino de “honestecco” estas tiel nuanca, kiel taŭgus.
3. Kredu min, sinjorino (de Cezaro Rossetti)
Ĉi tiu estas (mi-ne-certas-ĉu-vera) aŭtobiografio pri profesia vendisto en Anglio. La libro estas facile legebla, sed spite tio la uzo de la lingvo estas interesa kaj amuza. En la intrigo troviĝas kelkaj tre amuzaj situacioj, kiujn mi ĝuis. Mi ne povas elpensi multe por diri pri ĝi, sed ĝi estas bona libro, kredu min. ;D
2. Viktimoj (de Julio Baghy)
La enkonduko de ĉi tiu libro diras, ke la verkisto verkis ankaŭ teatraĵojn, kaj tial la intrigo kaj roluloj de ĉi tiu romano estas similaj al la intrigo kaj roluloj de teatraĵoj. T.e. la lokoj de la scenoj estas limigita, la karekteroj de la roluloj estas simplaj kaj facile kompreneblaj, estas pli da parolado ol agado, ktp. Spite (aŭ pro?) tio, mi tre ŝatis ĉi tiun libron. Oni diras ke la intrigo estas bazita de okazaĵoj, kiuj vere okazis. Ĝi temas pri militkaptitoj en Siberio kiam revolucio okazas tie. Ĉi tiu estas la libro, kiu plej emociigis min dum mi legis ĝin. Tuj post mi finis ĝin, mi mendis ĝian sekvan libron “Sur sanga tero”.
1. Faktoj kaj Fantazioj (de Marjorie Boulton)
Ĉi tiu estas lernolibro kun multaj ĉapitroj, ĉiu el kiuj konsistas de unu ĉefa rakonto/tezo kaj kelkaj mallongaj ŝercoj, faktoj, lingvo-ludoj, ktp. La rakontoj inkluzivas fabeloj el diversaj partoj de la mondo, kiujn mi taskis tre interesaj, kaj mi lernis multe pri Esperanto ekz. iom da historio kaj multajn “idiomaĵojn”. La libro ekzistas por “komencintoj” (tiuj, kiuj konas sufiĉe da Esperanto por ne plu esti komencantoj), kaj estas facile legebla. Mi rekomendas ĝin por ĉiuj.
Rekomendu librojn al mi!
Se iu el la legantoj de ĉi tiu listo legas originalajn Esperantajn librojn, mi petas ke tiu rekomendu librojn al mi! Ĉefe mi serĉas librojn kun virinaj verkistoj kaj/aŭ protagonistoj kaj intrigoj/roluloj bazita ekster Eŭropo .(Mi ŝatas Eŭropon, sed preskaŭ ĉiu el la Esperantaj libroj, kiun mi legis, havas intrigojn kiuj okazas tie, kaj mi iom enuiĝas pri ĝi…)
Unue mi diru ke ĉi tiu romano estas la plej ĝuita de mi el la Esperantaj libroj, kiujn mi legis. Ĝi temas pri verkisto, kiu havas filon suferatan denaskajn malsanojn tiom severe ke li ne povas paroli, marŝi, uzi la manojn, etc. La rakonto daŭras de lia naskiĝo ĝis lia dekdua jaro. Mi ŝatis la libron ĉefe pro la temo, kiu estas ege interesa, pensiga, kaj ankaŭ reala. Tio estas, multe da libroj, kiujn mi legis, temas pri nekredeblaj aferoj (ekz. krimoj, fantaziaj aferoj, ktp.), kelkaj estas interesaj, kelkaj ne. Aliaj temas pri ĉiutagaj aŭ veraj historiaj aferoj, sed tiuj preskaŭ ĉiam estas malinteresaj aŭ malbonaj (specife, Fajron sentas mi interne). Tio malkontentigis min, ĉar mi emas tre romanojn en la anglaj, kiuj temas pri realaj aferoj, ĉu modernaj aŭ ĉu historiaj. Ĉi tiu libro trovis sufiĉe bonan ekvilibron, kaj mi tre ĝojas pri tio.
Sed mi estas ankoraŭ ne tute kontenta. Kiam mi unue aŭdis pri la temo de Krias La Silento, mi ekscitiĝis legi ĝin, ĉar mi antaŭsupozis ke ĝi enhavus multe da konflikto kaj interna de la homoj kaj de ekstere, kaj pro tio multe da emocioj. La ĉefa problemo de la libro estas, ke ĝi ja enhavas multe da emocioj, sed tre malmulte da konflikto.
Mi imagis, ke la ĉefa konflikto devenus de la filo – oni devas prizorgi lin, kaj povas esti tre malfacile prizorgi, eduki, ktp. infanon kun tiel gravaj handikapoj. Sed verdire tio ne estas problemo por la protagonisto, Theo. Theo estas verkisto, je la naskiĝo de lia filo ne tre konata, sed spite tio li evidente havas sufiĉe da mono por loĝigi la filon, Val, en malsanulejon dum la unuaj du jaroj de la vivo, kaj post tio dungi zorgistinon, Hella, kiu ekde tiam loĝas tuttempe en la domo (kiu estas laŭ priskribo sufiĉe granda kaj havas ĝardenon konstruitan de dungitaj laborantoj) kaj faras plejparton el la bezonataĵoj pri la infano. Fakte multfoje dum la rakonto li bedaŭras ke li ne faras pli por Val, kaj ke Hella faras multe pli ol li.
Theo iĝis pli kaj pli fama dum li verkis pli da romanoj. Eventuale, li verkis nur dum la mateno, kaj iafoje dum la posttagmezo kaj vespero iras al informaj eventoj por reklami siajn verkojn. Pro Hella, li povas vojaĝi al konferencoj, geedziĝaj festoj de amikoj, ktp. sen problemoj.
Ŝajnas al mi ke tio estas sufiĉe bona vivo. Sed tamen multfoje Theo lamentas lian malbonan ŝancon! Li pensadas pri la signifo de la ekzisto de Val kaj aliaj filozofiaj temoj, sed la efiko de tiuj partoj de la romano estas tre, tre malgrandigita pro tio, ke nenio grava vere okazis al li pro ĝi. Li agas kiel lia vivo tre ŝanĝiĝis pro Val, kiam fakte ĝi ŝajnas esti bona, kaj tio estas tre ĝena. Eble mi povus supozi ke estas problemoj, kiujn ne estas priskribita en la romano, sed tio laŭ mi estas malbona verkado.
Nu, estas unu problemo, kiun Theo klare spertas pro Val. Li ne povas venigi virinojn al lia hejmo! La patrino de Val mortis dum la nasko, kaj ekde tiam, li timas enlasi virinojn pro ke Val eble fortimigus ilin. >:( Se vi legis mian recenzon de Fajron sentas mi interne, vi scias ke mi ne havas simpation pri tio. Tio ne estas grava problemo laŭ mi. Kaj eĉ en la rakonto ĝi solviĝas senprobleme: li trovas tute perfektan virinon, kiu akceptas Val-on, sur buso, sen ia propra ago de li.
Iam en la romano oni legas la “pensojn” de Val. En ili evidentis ke li amas la patron pli ol iu alia homo. Mi supozas, ke la aŭtoro volas ke tio estu kortuŝa, sed ĝi nur ŝajnas malĝusta al mi. Estus ĝuste ke Val amu Hellan pli ol iu alia homo. Ŝi estas tiu, kiu plej zorgas kaj laboras pri li. La traktado de Hella en la romano entute estas signo de malbona traktado de virinoj ĝenerale en ĝi. Almenaŭ tri-foje estas frazo kiel “Li ne pensis pri ŝi kiel vera virino.” Kial? Verŝajne ĉar ŝi “Eble neniam havis viron.” Tio estas la plej proksima donita kialo.
Jen du el la plej stultaj frazoj, kiujn mi iam legis. Ĝi temas pri Hella, kiu nun jam loĝis en la domo dum 10 jaroj, kaj la nova alvenota fianĉino de Theo: “Tio, kio ĝis nun mankis en la domo – virino – nun ja estas jam survoje ĉi tien. La viro tre esperis, ke ne okazos tro multe da konfliktoj inter la du virinoj.”
Hella estas la virino en la rakonto, kun kiu Theo ne seksas – aŭ kiel la aŭtoro dirus – konkeras. Mi ne povas esprimi kiel multe mi abomenas tiun esprimon. Sed ĝi estas uzata MULTfoje (ĝi aŭ “posedi”, kiu estas egale malbona). Cetere, estas interese kiom da tridekkelkjaraj “knabinoj” ekzistas en la romano, dum ŝajne nur “viroj” ekzistas je tiu aĝo – nur Val estas “knabo”.
Fine, kiam virinoj estis enkondukitaj al la romano, tuj rimarkita estas ilia aspekto kaj ĉu ĝi plaĉis al Theo (krom Hella, sed ŝia aspekto estas traktata pli malfrue kaj multe pli profunde ol la aliaj). Se eble tio ne estas seksisma, mi opinias ke ĝi estas malbona stilo tre ripeta. Mi ilustros, vi mem decidu:
Paula: “Paula komence estis malamiko; ŝi fariĝis tio dum unusola momento. Ŝi estis maldika, tamen belforma knabino kun grandaj okuloj, iom elstaraj vangostoj, kion Theo tre ŝatis.”
Hella: “Ŝi staris iom kliniĝinta antaŭ la enirpordo. Ŝi jam eliris, sed por preskaŭ nerimarkeble mallonga tempo haltis, antaŭ ol definitive fermi la pordon.”
Arica: “Ŝi sidis sur la marmora balustrado de la fontano meze de ĝardeno de iu novriĉulo. Kun siaj longaj kruroj metitaj unu sur la alia, ŝi trinkis sukon tra pajlotubeto.”
Erika: “Ŝi nomiĝis Erika, estis beleta kaj ne pli ol dudekkvinjara. Ne tro alta, sed kun proporcia korpo, grandaj raturamantoj kaj havis ion komunan kun la tiea kabla televido, ĉe kiu ŝi redaktis iujn programojn.”
Lia: “Ŝi surhavis blankan vestaĵon, ĉirkaŭ la kolo estis ŝaleto. Bruna haŭto, larĝa rideto, ŝi eble havis tridek du aŭ tridek tri jarojn.”
Sonja: “Sonja estis kvardekjara, plenkorpa, ridetema virino. Sed jam post kvin minutoj estis senteble, ke interne ŝi tute ne estas tiel gaja.”
Yunta: “Ŝi surhavis ruĝan mantelon, ŝian vizaĝon tamen kaŝis la aŭtobuso. Ŝi eniris, sen rigardi kaj sidiĝis dekstren, en la vicon antaŭ Theo. Ŝi tuj ekrigardis tra la fenestro, do la viro vidis denove nur la hararon. Sen vidi la vizaĝon, li ne povis diveni ŝian aĝon. Tamen plaĉis al li ŝiaj alteco, formo, svelteco.”
Sed spite ĉio ĉi, kiel mi diris, ĉi tiu estas mia plej ŝatata Esperanta libro ĝis nun. La temo estas tro interesa por kaŭzi min tro malŝati ĝin. Espereble en la estonteco, Esperantistaj legantoj ne devos senti tiajn konfliktojn – bonaj romanoj estos bonaj romanoj.
Mi volas paroli pri la Esperanta libro “Fajron sentas mi interne” de Ulrich Matthias. Ĝi estas populara kaj ofte priparolata libro kaj estas en la baza legolisto de originala Esperanto-literaturo de William Auld. Ĝi estis ankaŭ traktita en la unua epizodo de la bona video-serio pri Esperanto-literaturo “Legu, aŭdu, vivu” de Larry Kenny. Do, post kiam mi legis ĝin lastamonate, mi volis paroli pri ĝi, ĉar verdire, mi ne ŝatis ĝin.
Tiu sento komenciĝis dum mi legis ĝin (proksimume je la mezo de la rakonto), kiam mi ekkonsciis ke ĝi tre similas al la fama Usona verko “The Catcher in the Rye.” Ambaŭ libroj temas pri viro kiu ne sentas sin komforta en la mondo kaj inter aliaj homoj – ambaŭ eĉ havas specialan nomon por la aliaj homoj, kiuj laŭ ili ne komprenas la “veran mondon”. Ambaŭ enhavas seksajn situatiojn, inkluzive de samseksemeco. En ambaŭ okazas ne multaj okazaĵoj, sed la ĉefa temo estas la rolulo mem. Tial mi komprenas kial multaj Esperantistoj ŝatas “Fajron”-n, ĉar multaj homoj ŝatas “Catcher”-n. Tamen, mi devis legi “Catcher”-n en gimnazio (antaŭ kelkaj jaroj, do mi pardonpetas se mi mismemoras ion pri ĝi) kiel hejmtaskon, kaj mi ne ŝatis ĝin tiam, kaj nun mi ne ŝatas “Fajron”-n.
Eble la kialo de tio estas tio, ke mi generale ŝatas rakontojn en kiu pli da aferoj okazas, sed mi pensas ke la kialo vere estas ke mi ne povas ŝati la ĉefan rolulon (nek Manfred nek Holden) en la libro. Ambaŭ havas grandajn celojn kaj grandajn problemojn, sed faras nenion por trakti ilin – kaj tio ĝenas min eĉ ĉe realaj homoj. Mi ne povas ignori tion. Cetere, la libro estas populara inter homoj, kiuj uzas ĝin kiel pretekston por agi kontraŭsocie (ekzemple, la murdinto de John Lennon), kaj tio iom maltrankviligas min.
Sed mi ŝatas “Catcher”-n pli ol “Fajron”-n. Unue, Manfred estas malpli ŝatebla ol Holden. Li havas pli da priskribitaj kaŭzoj (ekz. lia kruela patro) ol Holden por esti kontraŭsocia, sed malgraŭ tio, li ŝajnas pli plendema kaj dramema. Holden agas kiel freneza homo (kaj je la fino de la libro eĉ mencias ke li iris al malsanejo por frenezuloj), sed Manfred agas kiel viktimo de la mondo (kiam li agas iel ajn). La ĉefa diferenco inter ili estas tio, ke Holden havas strangajn ideojn kaj almenaŭ iom agas pro ili, sed Manfred havas (eble malpli) strangajn ideojn, sed faras absolute nenion ĉar li pensas ke ili estas problemoj, kiuj devenas de aliaj homoj, ne li. Cetere, la kontraŭsociaj agoj de Manfred havas malpli gravajn konsekvencojn ol tiuj de Holden. Holden devas foriri de sia lernejo, ne havas (aŭ ŝajne havos) laboron, kaj finfine estos en malsanulejo. Manfred havas normalan vivon krom tio ke li ne havas koramikinon. Ho kompatinda Manfred.
La plejparto de la problemoj de Manfred temas pri virinoj: Li estis rifuzita de virino. Li amas virinon kiu jam havas koramikon. Li estas malĝoja ĉar virinoj ne atentas lin. Tra la tuta libro, Manfred pensas pri virinoj kiel aĵoj, kiujn li volas havi. Mi pensas ke la kaŭzo por lia malĝojo pri virinoj estas tio, ke li pensas ke li meritas “havi” iun, sed la mondo ne donis unu al li. Mi memoras scenon en kiu li lamentas lian solecon, rigardas la apudajn virinojn, sed decidis ne paroli al ili ĉar ili ne fizike aspektas plaĉe al li. Mi agnoskas ke la virinoj en “Catcher” ne estas traktita multe pli bone, sed ili ne ofendis min kiel tiuj en “Fajron”.
Unu cetera komento: “Fajron” estas Esperanto-literaturo pri Esperanto (scenoj okazas ĉe Esperanto-kongreso, ktp.), kaj mi iom enuas pri tiaj rakontoj. Mi opinias ke ni bezonas pli da libroj en Esperanto, kiuj ne temas pri Esperanto.
Se vi ŝatas “Catcher in the Rye”-n, eble vi ŝatos “Fajron sentas mi interne”-n, sed mi opinias ke “Fajron” estas malpli bona. Vi povas aĉeti la libron ĉe Esperanto-USA (nuntempe nehavebla) aŭ UEA aŭ legi ĝin rete.