Dhammapada 1-14 (esperanto)
Kiel kabanon bone tegmentitan ne tiom enpenetras pluvo, tiel la koron kulturitan ne tiom enpenetras volupto.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
La koro (citta) estas la plej intima kaj punkta parto de nia menso, de nia konscio. Ĝi estas la punkto, kie ni “scias” kaj distingas la bonon disde malbono, la realon disde la imagito, la lertan disde la mallerta. Se nia koro estas bone kulturita (subhāvitaṃ), bone disvolvita, ĝi estas kiel kabano bone tegmentita, kien la pluvo ne penetras abunde. Tiel la veneno nomita rāga, volupto, avideco, avareco, dezirego, ne penetras nian menson kaj konscion. Ĉi tie kulturado (bhāvanā) estas tuta serio da mensaj agadoj lertaj: studi la tekstaron, pripensi pri la instruoj, kontempli la virtojn, kaj mediti.










